Agrégateur de flux |
La planetario en Chorzów, Pollando
La plej granda planetario en la mondo kies kupolo havas diametron de 23,5 metroj troviĝas en Ĉehio en Prago (1960). Planetarium Slaskie en Chorzow estas unu de plej grandaj en la mondo. Kinejo por projekcii la filmojn pri steloj havas diamaetron de 23m. Same granda estas kupolo de planetario en Bruselo (1935).
La planeratio en Chorzow estis konstruita inter 1953-55 en unika loko. Tiu regiono estas plej industria kaj siatempe plej poluita loko en Pollando. Krom planetaria kinejo en konstruaĵo troviĝas astronomia observatorio, sejsmologia stacio kiu kontrolas tertremojn kaj meteorologia stacio. Ĉi tie troviĝqs du teleskopoj unu optika kaj alia estas radioteleskopo ekstere.
Estas tre multaj planetarioj en la tuta mondo. la arkitekturo estas ofte interesa, precipe de nove dum lastaj jaroj konstruitaj objektoj. Oni povas konstati ke ankaŭ planetario de Chorzów estas tre interesa de arkitektura vidpunkto. Se temas pri koncepto de formo ĝi estas tre kuraĝa kaj unika por tiu tempo. Se temas pri detaloj sperta okulo vidos influon de tiutempa socialisma epoko.
Ĝis vendredo, la 24an de aprilo je la 20a horo CET. Se vi ne posedas la ligilon, demandu ĝin de esperanto-antwerpen@esperanto.be
Nova fasono de PIV2026+
La nova PIV, populare nomata PIV26+, havas iom novan fasonon. Informojn vi povas akiri alklakante la jenajn tri ligilojn:
https://testo.vortaro.net/klarigoj.html
https://testo.vortaro.net/mallongigoj.html
https://testo.vortaro.net/klarigaj_notoj.html
https://testo.vortaro.net/klarigoj.html
https://testo.vortaro.net/mallongigoj.html
https://testo.vortaro.net/klarigaj_notoj.html
Klubkunveno Kalmthout
Programo pri la 21-an de majo 2026
Nia klubmembro Cyreen prezentos la finan parton de bildoriĉa skizo pri la vivo kaj verkaro de la deksepjarcenta ĉeĥa teologo, filozofo kaj pedagogo Komenio. Tiu famulo estis favora al la kreado de ia simpla, bela kaj neŭtrala “Universala Lingvo”.
Kunveno je la kutimaj loko kaj horoj : Heide City, Heidestatiestraat 33, Heide-Kalmthout, de la 15-a horo 30’ al la 17-a horo 30’.

Paco
Karaj,
En la suba retejo vi trovas aktualan artikolon tradukita al esperanto.
Ĝi estas retejo de la organizo “Vrede” (Paco) kie ni jam depost kelkaj jaroj regule tradukas artikolojn al Esperanto.
https://vrede.be/nl/node/53876
Se vi volas spekti la antaŭajn tradukojn, klaku je EO supren de la paĝo maldekstren.
Se vi ne havas tempon por legi, almenaŭ spektu foje la retejon tio montrigos ke esperantistoj interesiĝas pri paco.
Amike,
Katja Lödör
Nome de La Progreso, Gent

Re: Planlingvaj materialoj
Kiu maltrafis la prelegon, povas spekti ĝin tie: https://youtu.be/iy7MVZ-jH30
Planlingvaj materialoj
Saluton karaj,
Instituto Egon Schaden (IES) estas neregistara organizaĵo kreita kun la celo protekti la arkivon postlasitan de Egon Schaden (pionira antropologo en Brazilo) kaj okazigi diversajn sciencajn aktivaĵojn rilatajn al ĝi kaj al la studkampoj de Egon kaj lia patro Francisco. Antaŭ nelonge la sidejo de IES estis inaŭgurita en São Bonifácio (SC). En ĉi tiu prelego Miguel Bento prezentos la Instituton kaj la interesajn planlingvajn materialojn, kiuj troviĝas en ĝia arkivo.
La ligilon petu de esperanto-antwerpen@esperanto.be Prelego je la 20a horo CET en 17a de aprilo.
/Klaas