★ Esperantista Brusela Grupo ★

Feed aggregator

Re: Planlingvaj materialoj

FEL Forumo - Sat, 18 Apr 2026 11:06
Kiu maltrafis la prelegon, povas spekti ĝin tie: https://youtu.be/iy7MVZ-jH30

Planlingvaj materialoj

FEL Forumo - Fri, 17 Apr 2026 5:51
Saluton karaj,
Instituto Egon Schaden (IES) estas neregistara organizaĵo kreita kun la celo protekti la arkivon postlasitan de Egon Schaden (pionira antropologo en Brazilo) kaj okazigi diversajn sciencajn aktivaĵojn rilatajn al ĝi kaj al la studkampoj de Egon kaj lia patro Francisco. Antaŭ nelonge la sidejo de IES estis inaŭgurita en São Bonifácio (SC).  En ĉi tiu prelego Miguel Bento prezentos la Instituton kaj la interesajn planlingvajn materialojn, kiuj troviĝas en ĝia arkivo.
La ligilon petu de esperanto-antwerpen@esperanto.be   Prelego je la 20a horo CET en 17a de aprilo.
 

  /Klaas

Tago de la Flandraj Ardenoj

FEL Forumo - Sat, 11 Apr 2026 8:37
DEĴORANTOJ  POR  INFORMBUDO  SERĈATAJ

Ni volas montri Esperanton dum la informbazaro en la Tago de la Flandraj Ardenoj.

Pro tio ni serĉas deĵorantojn por la informbudo de Vlaamse EsperantoBond (ekde 11h ĝis 17h).

 

Ĉu vi volas kunhavigi vian entuziasmon pri Esperanto, viajn spertojn pri Esperanto?

Vi estos tre bonvena, duopo eĉ pli kaj krome estos pli agrable. Se estas pli ol unu kandidato, ni povas dividi la taskojn en pluraj deĵorperiodoj.

 

Kontaktu piet.glorieux@gmail.com

Zoektocht in Leuven

FEL Forumo - Sat, 11 Apr 2026 8:32
Je la 1a de majo, Esperanto 3000, la grupo de Loveno, organizas foto-serĉpromenon kun la temo "BRILAJ MENSOJ".En Loveno oni instruas jam ekde la 2a de oktobro 1426, alivorte: jam dum 600 jaroj! Tra tiu ĉi foto-serĉpromeno, vi konatiĝos kun brilaj mensoj ne nur el la pasinto, sed ankaŭ el la nuntempo.La itinero konektas la lokojn en la urbo, kun kiuj ili havas ligon. Por malkovri la urbon kaj ĝiajn brilajn mensojn, nepre venu al nia serĉpromeno.Eblas fari la promenon en grup(et)o, duope, aŭ sole, laŭ via plaĉo. La teksto de la promeno disponeblos en la nederlanda lingvo kaj en Esperanto. Do, ankaŭ partneroj, geamikoj, ... kiuj ne regas Esperanton, estas bonvenaj.Partopreno estas senpaga. Por anonci vian partoprenon, simple sendu mesaĝon al <lodchjo@yahoo.com>.
 Jen la loko por komenci, kaj kie vi ricevos la libreton: Erasmushuis, Blijde Inkomststraat 21, 3000 Leuven. Vi povas komenci inter la 13a kaj 14a horo.Por aktualaj informoj, vidu: https://eventaservo.org/e/brilajmensoj

Leteroj: Infana memoraĵo

Monato - Thu, 11 Apr 2019 8:43

Leteroj: Sen antaŭjuĝo

Monato - Thu, 11 Apr 2019 8:43

Aktuale: Nova redaktoro

Monato - Thu, 11 Apr 2019 8:43

Leteroj: Lula, komunisto-ŝtelisto

Monato - Thu, 11 Apr 2019 8:43

Anoncetoj: Spirita scienco

Monato - Thu, 11 Apr 2019 8:43
Syndicate content