Tiu ĉi retejo ne plu estas ĝisdatigita de la fino de 2012
Vizitu nian novan retejon www.esperantobruselo.org

Apprendre l'Espéranto à Bruxelles
Leer Esperanto in Brussel
Lerne Esperanto in Brüssel
Learn Esperanto in Brussels

Kiel vidi supersignojn

Fulminformoj

15/12/2012  Zam-Festo en Bruselo

Ni rizervis sabaton la 15an de Decembro 2012 por nia Zam-Festo (± 11:30-18:00) la Kafetarion "Kamilou" kiu proponas tre variajn bongustajn manĝaĵojn biologikajn kaj faritajn el produktoj de la justa komerco. Ĝi situas ene de la "Domo por la daŭrigebla disvolvo" je 300m de la Namura Pordego metrostacio. La programo estos anoncita en novembro.

Cafétaria Kamilou - Rue d'Edimbourg 26 Edimburgstraat - 1050 Bruselo


10/10/2012 Bernard-Regis Larue prelegos pri anoncota subjekto  (EBGa kunvenejo 18h30)


26/09/2012  Heidi GOES prelegos pri siaj spertoj en Indonezio (EBGa kunvenejo 18h30)

Ŝi ankaŭ raportos pri la vojaĝo de grupo de indonezianoj kiun ŝi helpis partopreni al UK Hanoja.


12/09/2012  Postferia unua kunveno / Rekomenco de la kursoj (EBGa kunvenejo 18h30)


11/08/2012  Esperanto Kafejo en Bruselo sur teraso

Je 17:30, ni renkontiĝos ĉe la Taverno "LE BREUGHEL" por tiu nova Esperanto-Kafejo (ĉiuj detaloj ĉi tien )


27/06/2012  Sezonfina vespermanĝo por ĉiuj klubanoj

La loko difinota estos verŝajne azia kaj taŭga por vegetaranoj. Bonvolu aliĝi ĉe Nikolao (nikolao-ĉe-esperantobruselo.org) aŭ vespere per telefono 0478 382 981


16/06/2012  Esperanto Kafejo en Bruselo

Je la 18a, pliafoje ni renkontiĝos ĉe la Brasserie SiSiSi por tiu nova Esperanto-Kafejo (ĉiuj detaloj tien )


06/06/2012  Bernard-Régis La Rue prelegos pri la objektoj el la listo Messier.

M77

Denove Bernard-Régis regalos nin per siaj ege belaj fotoj de la plej belaj objektoj en la ĉielo laŭ la listo «Messier». (EBGa kunvenejo 18h30)

 

 

 


30/06/22012  Prelego de Sean O'Riaian pri la EEU-Kongreso de Galivo (Galway)

en Irlando en Julio, ĝenerala laboro de EEU, la civitana iniciato pri la europa himno, la sukcesa kongreso en Triesto komence de Majo, ktp.


23/05/2012  Alex Humet prelegos pri Japanio (EBGa kunvenejo 18h30)


12/05/2012  Esperanto ekzistas 125 jarojn, kaj nia bruĝa klubo "'Paco kaj Justeco' 75 jarojn!

Ni kompreneble volas festi tion. En ĉi tiu retejo vi trovas ĉion pri la programo kaj ankaŭ aliĝilon. Vespere koncertos la konata franca esperantisto JoMo!


5a KuPro (Tuttaga KUrso por PROgresantoj) ĉe André Demarque en Wavre

KUPRO estas destinata al tiuj, kiuj jam sufiĉe regas la lingvon (ni laboros laŭ ilia ritmo). Ne nepras sekvi ĉiun KUPROn (sed pli bonas).
Ni lernos E-on daŭrigante la vivon de Van Gogh (dum lia restado en Borinage kiel protestanta predikanto kaj kiam li komencis desegni kaj pentri).
Por pli bone organizi la renkontiĝon, mi petas al vi sendi vian aliĝilon KEPRe (kiel eble plej rapide). Por pli da informoj kaj por aliĝi, kontaktu André Demarque.


09/05/2012  Atentu ! Ne kunveno, nek kurso

hodiaŭ pro la Eŭropa tago nia kunvenejo NE estos alirebla


05/05/2012  Serĉpromeno tra Gent organizita de La progreso

Ĉi foje ni esploros la "Kuip van Gent" (la urbocentro). Nepre rezervu tiun daton.
Ekiro ĉe la "Vredeshuis" Sint-Margrietstraat inter la 13.30a kaj 14.30a horo.
Kontribuo € 3.00, sandviĉoj por la vespermanĝo oni povas mendi surloke.


02/05/2012  La UEA-prezidanto, Probal DASGUPTA honorigas nin per kluba vizito.

Prof. Probal Dasgupta ne prelegos formale, sed babilos improvize kun la ĉeestontoj. Niaj kunvenoj okazas inter la 18:30 kaj la 20a horo en konstruaĵo ĉe la angulo de rue Belliard kaj rue Van Maerlant, tre proksime al metro-stacio Maelbeek kaj trajn-stacio Schuman. (Se vi venos per aŭto el la urbocentro, zorgu ne eniri la tunelon!) Ĉar temas pri konstruaĵo de la Eŭropaj Institucioj, necesas havi legitimilon kaj sin anonci ĉe la gardisto, sed neniu antaŭa formalaĵo estas bezonata.(EBGa kunvenejo 18h30)


25/04/2012  Bernard-Régis La Rue prelegos pri la plej belaj steloj en la ĉielo

Steloj en la ĉielo
 

 

Denove Bernard-Régis regalos nin per siaj ege belaj fotoj de la plej belaj steloj en la ĉielo.

Venu multnombraj. (EBGa kunvenejo 18h30)


21/04/2012  Sabaton, la 21an de Aprilo je la 19a okazos nova Esperanto-Kafejo en Bruselo.

Denove, ĝi okazos en la "Brasserie Sisisi", Chaussée de Charleroi 174 Steenweg op Charleroi en 1060 Bruselo.
Vi trovos ĉiujn informojn ĉi tie


21/03/2012 Maarten Deprez Prelegos pri Bona Espero (EBGa kunvenejo 18h30)

EBG invitas vin al la prelego de Maarten Deprez pri la fama lernejo Bona Espero en Brazilo. Ĵus reveninte antaŭ 11 tagoj de Brazilo, Maarten raportos al ni la plej freŝdatajn informojn pri la evoluoj en Bona Espero, kiun li trovis sufiĉe ŝanĝita.


1/02/2012 Heidi GOES prelegos pri siaj spertoj en Indonezio (EBGa kunvenejo 18h30)


25/01/2012 Bernard-Regis Larue prelegas pri Galaksioj (EBGa kunvenejo 18h30)


17/12/2011 Zamenhofa Festo

  • EBG ĝojas anonci al vi sian Zamenhofan Feston tiun sabaton 17an de Decembro ekde la 12a en la Ĉambro Cardinal Mercier, en la unua etaĝo de la Biblioteko, 10, Placo Cardinal Mercier, 1090 Bruselo -"Jette" (tutapude de la stacidomo "Jette".
    Fotoj de la Zam-Festo

26/11/2011 Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA en Rotterdamo, Nedelando.

  • Prelegoj, filmoj, libroprezentadoj k.a. En la libroservo ĉio rabatita. Inf. UEA, Nieuwe Binnenweg 186, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel.: +31-10-436-1044, rete: uea@co.uea.org

25-27/11/2011 PSKK 2011 Post-Somera Klaĉ-Kunveno

  • Tiu ĉi simpatia semajnfina renkontiĝo ĉi jare estas rezulto de kunlaborado inter flandraj kaj valonaj junuloj. Ĝi okazos en la vilaĝo Balen-Olmen, ĉe la limo inter Antverpeno kaj belga Limburgo, ekde la 25a ĝis la 27a de novembro.

23/11/2011 Bernard-Regis Larue prelegas pri Naskiĝejoj de Steloj (EBGa kunvenejo 18h30)


12/10/2011 Bernard-Régis Larue daŭrigas sian prelegon pri nuna Malto, Goso kaj Comino - dua parto (EBGa kunvenejo 18h30)


28/09/2011 Piet Glorieux, el Kortrejk, prelegas pri Klimata Varmiĝo de Nia Planedo (EBGa kunvenejo 18h30)


21/09/2011 Rodica Todor el Braŝov, nova prezidanto de IFEF prelegos pri sia lando, Rumanio (EBGa kunvenejo 18h30)


14/09/2011 Postferia unua kunveno / Rekomenco de la kursoj (EBGa kunvenejo 18h30)

  • Bernard-Régis Larue prelegos pri Vojaĝo tra la Insulo de Malto

27/08/2011 Esperanto-Kafejo Bruselo ĉe la Atelier340 Muzeum en Ĵet' je la 14a


Dum la somero la grupo ferias ĝis la 14a de Sepembro 2011

  • Nek kursoj, nek formalaj kunvenoj. Feriu, vojaĝu, kongresu kaj parolu al ni pri viaj spertoj dum la unua sekvonta kunveno la 14an de Septembro. Agrablan someron al ĉiuj!

Jen kelkaj okazontaĵoj por ferii en Esperantujo :

09-16/08/2011    47aj Baltiaj Esperantaj Tagoj el Priekuli translokiĝis al Malspils, Latvujo.  Retejo
23-30/07/2011    96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago, Danujo  Retejo
30/07-6/08/2011 84a SAT Kongreso en Sarajevo, Bosnujo-Hercegovino.  Retejo
8-15/08/2011      FESTO Muzikfestivalo en la Kastelo de Greziljono, Francio.  Retejo


29/06/2011  Lasta kunveno de la sezono 2010-2011.


22/06/2011 Jarfina vespermanĝo en la Restoracio "LE TRIANGLE" en afrika etoso

Ni intencas, la lernantoj de la unua kaj dua grado (de Esperantista Brusela Grupo), festi la jar-finon per manĝaĵo en la afrika restoracio 'Le TRIANGLE', merkredon la 22an de Junio. Kompreneble, ankaŭ EBGaj klubanoj estas bonvenaj. Ni rendevuos, tie, je la sesa kaj duono. Necesas sin anonci ĉe mi ne tro malfrue, t.e. antaŭ la 15 de Junio. Bonvolu precizi se vi manĝas nur vegetarane. Restoracio «LE TRIANGLE», 336 Chaussée de Jette, je 1081 Koekelberg. Jen mapo.
Nikolao de BUYL 0478 382 981 aŭ per retmesaĝo al nikolao147-ĉe-gmail.com  (anstataŭigu la «-ĉe-» per @)


15/06/2011 Angelos Tsirimokos pri Kalendaro kaj Origino de la Semajno (EBGa kunvenejo 18h30)


08/06/2011 Vladimira Chvatalova pri Vojaĝoj tra Benino, Togolando Ganao kaj orfejo Nabouba (EBGa kunvenejo 18h30)


01/06/2011 Eric Baert prelegas pri lia laboro en Kongo Belga dum 1963-1967 (EBGa kunvenejo 18h30)


25/05/2011 Nelly Bracke kaj Tom el Skotlando volas prezenti Esperantan filmon (EBGa kunvenejo 18h30)


20-22/5/2011 PEKo starigita de APE

La unua renkontiĝo de la printempo okazos en Mozet. Kiam? Dum la semajnfino, la 20, 21 kaj 22an de Majo 2011. Ekde vendredo vespere ĝis dimanĉo posttagmeze. Kie? En la farmkastelo en Mozet, nur 15km de Namuro. Por kiu? Por ĉiuj! Novuloj, progresantoj, infanoj, junuloj, pliaĝuloj, ĉiuj estas bonvenaj. Ni antaŭvidas ampleksan programon: du koncertoj (valona tradicia muziko vendredon vespere kaj jOmO sabaton vespere), speciala programo por la infanoj kun interalie duontaga-ekskurso, konferencoj, kurso de Esperanto, ekskursoj... La koncerto de jOmO estas malfermita al la ne-partoprenantoj. Ne hezitu veni eĉ se vi ne partoprenas al PEKo. Invitu viajn amikojn kaj familion! Skoltoj, patro-oj? La Skolta Esperanto-Ligo (SEL) organizos Ĵamboreon en Esperanto en 2012. Por la skoltoj kiuj volas partopreni al ĝi, ni organizos paralele al PEKo, iniciadan semajnfinon al Esperanto. La membroj de aliaj junecaj organizoj estas ankaŭ bonvenaj. Ne hezitu kontakti Valère : doumontvalere[at]yahoo[dot]fr ĉu vi volas aliĝi al PEKo aŭ helpi nin por sciigi tiun semajnfinon.


 

 
 
  Retestro: ebg.retestro ĉe gmail.com (bv. anstataŭigu ĉe per @, sen spacoj) Lasta ĝisdatigo : la 28an de Aprilo 2011