Esperanto en Bruselo

Bonvenon sur la TTT-ejo de la Esperantista Brusela Grupo, la Brusela asocio de Esperanto. Tiu TTT-ejo estas konstruata. La antaŭa versio estas portempe ankoraŭ alirebla.

Kurso de Esperanto

Ĉu vi emas lerni Esperanton?
Bona ideo! La Brusela asocio de Esperanto proponas kurson malfermita al ĉiuj. Uzante rektan metodon, tute en Esperanto, ĝi taŭgas do por personoj el ĉiuj lingvaj originoj kaj ĉiuj aĝoj. Malkovroj, ludoj kaj eĉ kantoj estas en la menuo, do preparu vin amuziĝi!

La kurso estas starigita laŭ du niveloj.

La unua nivelo taŭgas por komencantoj kaj permesas malkovri la internacian lingvon. Oni tie lernas la prononciadon (tute regula), la gramatikon (16 regulojn senesceptajn) kaj bazan vortprovizon kiu permesas partopreni diskutojn kaj legi la Esperantlingvajn revuojn.

La dua nivelo taŭgas por personoj kiuj jam sekvis la unuan nivelon kaj ankaŭ por tiuj, kiuj volas plivastigi sian konecon de la lingvo. Tiu nivelo pli koncentriĝas sur diskutoj kaj permesas al partoprenantoj aktive sin plibonigi, trejnante siajn komprenon kaj esprimon.

Kie?

Ĉe la Kultura Centro De Pianofabriek, Rue du Fort 35 Fortstraat en 1060 Saint-Gilles/Sint-Gillis. La kursoj normale okazos en la salonoj Casablanca I & II kaj laŭ la flandra lernejokalendaro.

Kiam?

Ĉiujn mardojn vespere, de la 18:30 ĝis la 20:00.
La unua kurssesio por la sezono 2023-24 komenciĝas mardon la 12an de Septembro 2023 kaj la dua la 6an de Februaro 2024, sed ĉiam ja eblas aliĝi en kuro. Do, ne hezitu!

Kiel?

Por anonci vian venon aŭ havi pli da informoj, bonvolu kontakti Adam Brooking:

Kiom?

30 € / 35 € por kurssesio (18 kursoj).

Kio estas Esperanto?

Esperanto estas konstruita lingvo, konceptita por plifaciligi la lernadon kaj interkompreniĝon, kaj destinita por servi kiel komunikiĝa internacia lingvo inter personoj de malsamaj gepatraj lingvoj.

Prefere ol tenti la lernadon de la aliaj naciaj lingvoj, kiu necesas grandegan penon por trafi ne vere enkuraĝigan rezulton, la ideo estas lerni komunan lingvon kaj tiel fari paŝon al aliulo por sin trovi samnivela en la komunikado.

Evidente, ĝia celo ne estas anstataŭigi la naciajn lingvojn, sed pliĝuste fariĝi dua lingvo komuna por ĉiuj.

Esperanto: la justa lingvo.

Por pli da informoj: artikolo de Vikipedio pri Esperanto.

Kial lerni Esperanton?

La komunikado estas fundamenta bezono por la homaro, nu la lingvistikaj diferencoj estas grandega kateno por la komunikado. Sufiĉas spekti en nia lando (Belgio) por ekscii la malfacilaĵojn kiuj povas esti okazigitaj pro lingvaj diferencoj.

Lerni Esperanton, estas elekti malsaman komunikadon, trans la diferencoj. Estas ankaŭ amuziĝi, pervorte ludi. Estas sin malfermi al la mondo kaj al la aliaj kulturoj, permesante la partoprenon al internaciaj renkontiĝoj en Esperanto. Estas malkovri la Esperantan kulturon, kun ĝiaj originalaj verkoj kaj ĝia muziko. Estas ankaŭ havi alian superrigardon sur mema lingvo kaj ĝia gramatiko. Plie, per sia strukturo, Esperanto faciligas la postan lernadon de aliaj lingvoj. Lerni Esperanton: amuza kaj utila!

Por pli da informoj, la tre instruplena serio de videofilmoj de Claude Piron: Les langues : un défi(franclingve) permesas pli bone kompreni la problemaro kaj la vetoj de la lingvoj kaj la utileco de Esperanto.

Se vi sukcesis legi kaj kompreni tiun paĝon vi eble ne bezonos kursojn, tamen vi povos partopreni niajn ĉiusemajnajn kunvenojn dum kiuj ofte okazas prelegoj pri diversaj temoj.

Tiu TTT-ejo estas konstruata.