Novaĵoj
Vizitu nian novan retejon por ĝisdatigitajn informojn www.esperantobruselo.org


LINGVOJ EN EŬROPO: PANNELLA KAJ BONINO PRIDEMANDAS EU-KOMISIONON

La radikalaj EU-parlamentanoj Marco Pannella kaj Emma Bonino prezentis tri parlamentajn pridemandojn al la EU-Komisiono por ekkoni ties starpunktojn pri: justo kaj efiko de la lingvaj politikoj; stato de multlingveco en la instru-sistemoj; kaj viv-kapablo de la lingvoj en Eŭropo.

La du radikalaj EU-parlamentanoj petis informojn pri kio aperis en la franclingva gazetaro koncerne la tiel nomatan 'Raporto Green', laŭ kiu Britujo gajnas, nete, ĝis 18 eŭro-miliardojn jare el la nuna dominado far la angla lingvo, dum pli avantaĝa evidentiĝas instruado de Esperanto, kiu estigus ĉirkaŭ 25 eŭro-miliardan netan ŝparon por la tuta Eŭropa Unio (inklude Britujon kaj Irlandon).

Specife, Pannella kaj Bonino demandis, ĉu trudo de la angla kiel la unua fremda lingvo en la lernejoj - kion en Italujo estigis la t.n. Moratti-dekreto - ne kontraŭdiras la tiuteman Eŭrop-unian juron, kaj ĉu ĝi ne konsistigas ankaŭ perfortadon de la merkato.

Krome, la du radikalaj gvidantoj petis specifajn datenojn pri la nombro kaj la procentaĵo de la Eŭrop-uniaj lingvoj instruataj kaj uzataj en la lernejoj kaj en la universitatoj, en esplorado kaj en faka instruado. Fine, memorigante, ke - laŭ asertoj de la 'Unesko-atlaso de lingvoj riskantaj malaperi', antaŭnelonge ital-lingve publikigita far "Esperanto" radikala asocio - ĉirkaŭ 60% de la eŭropaj lingvoj povus baldaŭ malaperi, Pannella kaj Bonino petis EU-Komisionon provizi detalan etaton pri tiu fenomeno kaj sugestis, ke Eŭrop-unio alprenu politikajn iniciatojn, kiaj establo de 'Eŭropa observejo de la lingvaj politikoj' aŭ 'aranĝo de 'Eŭrop-unia konferenco pri la lingvoj'.

Informo de Ranieri Clerici el Romo, 2005-09-08

Nova "blogo"

Vi verŝajne jam rimarkis, ke ĉi tiu retpaĝaro ne estas sufiĉe ofte ĝisdatigata. Pro tio, ni decidis krei t.n. "blogon", alivorte surretan taglibron, en kiu oni multe pli facile povas aperigi lastminutajn novaĵojn, komentojn ktp. Rigardu ĉe http://EBG.skynetblogs.be !