MALnovaĵoj
Vizitu nian novan retejon por ĝisdatigitajn informojn www.esperantobruselo.org
{Sciigoj ne plu tute freŝaj, tamen eble akoraŭ legindaj}


Ni funebras

La 25an de januaro 2005 forpasis, pro insida malsano kiun li longe kaj kuraĝe kontraŭbataladis, nia fidela membro kaj siatempa kasisto Ghislain BRISON, eĉ ne sesdekjara. La Brusela Grupo kondolencas al liaj parencoj kaj amikoj, kaj speciale al lia edzino Sabine kaj filino Diane, ankaŭ esperantistoj kaj EBG-anoj.
Nekrologon v. en "Aktuala" feb. 2005, p. 2-3

Forpasis ankaŭ, preskaŭ centjara, la fervora esperantisto Marcus Delforge , patro de la konata valona E-aktivulo kaj ofta ĉeestanto de niaj kunvenoj Marcel Delforge. Ni deziru al la filo same longan vivon, kiel tiu de la patro!


Esperanta parto en la Balfroid-diktaĵo

La konata "dictée de Balfroid", organizata ĉiujare de la ĵurnalo "La Libre Belgique", enhavis en 2004 parteton en Esperanto. Partoprenis infanoj de konataj esperantistaj familioj.

La Ministerio disdonas diskon kun i.a. kanto en Esperanto!

La Ministerio pri Instruado de la Franclingva Komunumo de Belgio eldonis kaj disdonas en la lernejoj diskon kun po unu kanto en diversaj lingvoj, kune kun klarigoj pri la koncerna lingvo kaj kanto. Inter la diversaj kantoj troveblas ankaŭ kanto en Esperanto!

Tutpaĝa reklamo pri Esperanto en La Libre Belgique!

La 9an de junio 2004 aperis en la franclingva belga taggazeto La Libre Belgique tutpaĝa reklamo pri Esperanto, pagita de la malavara japan samideano Etsuo Miyoshi. Ekzempleroj haveblas en la kluba biblioteko.

Lovenanoj festas Semajnon de Internacia Amikeco

Sabaton la 23an de februaro 2004, de la 9a matene ĝis la 9a vespere, niaj Lovenaj samideanoj okazigis feston okaze de la "Semajno de Internacia Amikeco", kun tre riĉa kaj ĝuinda programo (2 serĉpromenadoj, tagmanĝo, prezentoj pri Kroatio kaj Pollando, vespermaĝo, libroservo...), NE en sia kutima kunvenejo sed en "De Waag", Studentenwoonwijk 10, Steengroevenlaan, Heverlee.
Pli da informoj ĉi tie

Kurioza prezento (franc- kaj latin-lingve)

Lundon la 25an de februaro 2004 okazis "prezent- kaj diskut-vespero", organizata de "Amicale pour la pensée critique" kaj celanta ĉefe ties membrojn (ĉefe franclingve) en la biblioteko de la germana tradukservo de la EU-Konsilio (konstruaĵo Justus Lipsius, rue de la Loi 175, apud Schuman-Placo), pri la agado de tiuj, kiuj ankoraŭu kultivas la latinan kiel internacian helplingvon -- rondo verŝajne eĉ pli malgranda ol nia, sed postsekvanta la saman idealon per alia rimedo.

Aŭskultinda elsendo de Radio France Urgences (585 kHz)


Aŭtoro de la libro "Langues sans frontières" (eld. Autrement), Georges Kersaudy partoprenis dum tri sinsekvaj sabatoj, en decembro 2003, en elsendo de s-ro Lamarque (al kiu Esperanto multe plaĉas : li estas poligloto) che Radio France Urgences (585 kHz, Mezaj Ondoj). Pli da detaloj

Interesa tagmanĝa prelego/debato (franclingve)

Vendredon la 7an de decembro 2003 je la 13a horo okazos "tagmanĝa prelego/debato" (franclingve) en restoracio L'Atelier, rue Franklin 28 (apud Schuman-Placo, tel. 027.34.91.40), kun jena interesa temo :

LANGUE COMMUNE ou TOUR DE BABEL?
Langue unique ou diversité linguistique?
Langue unique : véhicule de la pensée unique?
Le problème de l'égalité des langues dans l'Union Européenne élargie :
peut-on le résoudre? doit-on le résoudre? comment le résoudre?

Parolos Roger VANCAMPENHOUT, tradukisto ĉe la Eŭropa Komisiono.


Vizito de Trevor Steele

Merkredon la 28an de novembro 2003 vizitis nian klubon la konata Aŭstralia verkisto Trevor Steele kaj rakontis pri siaj interesaj travivaĵoj, i.a. inter Aŭstraliaj aborigenoj.

Ni gratulas

al nia membro Sauro ORSINI kaj lia edzino Annalisa, kiuj ĵus ekhavis (laŭ sia propra vortumo) sian unuan seriozan problemon, nome filon naskitan la 16an de novembro 2001 kaj nomatan Tommaso Olmo. Legantoj scipovantaj la italan povas legi la originalan kaj tre amuzan tekston de la naskiĝ-anonco.

Nia Ĝenerala Jarkunveno okazis la 10an de oktobro 2001.

Estis reelektitaj la prezidanto k vicprezidanto, dum la postenon de sekretario k kasisto transprenis respektive Francine SPERBER k Claude GLADY.