KIEL VIDIGI SUPERSIGNOJN ?


Kiom ajn oportunaj ili estas por la interna logiko de Esperanto, estas sendube ke niaj supersignitaj literoj konstante metas teknikajn problemojn al la uzantoj de nia (tre) minoritata lingvo.

Se vi uzas Windows-sistemon kaj relative modernan -- faklingve "Unikod-kapablan" -- retumilon, ekz. Internet Explorer en versio 5, tiam espereble vi vidas korekte la faman testo-frazon

eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde
Tiukaze, vi povas fieri pri via avangardeco. Vi disponas pri rimedo, kiu ebligas al vi vidigi sur via ekrano tekston en kiu ajn eŭropa lingvo, eĉ
ελληνικά по-русски
Musklaku ĉi-supre sur la ŝildon de la Esperantista Brusela Grupo por trankvile plulegi niajn ankoraŭ iom magran paĝaron en ties plej moderna versio!

Se, male, vi vidas nur kvadratetojn au demando-signojn en la rughe presitaj vortoj, provu unue postuli Unikodan vidigon. La preciza maniero tion fari dependas de via retumilo, kaj kompreneble, se vi ne jam havas, vi devas unue cherpi (ekz. de http://www.esperanto.nu/) kaj instali Unikodan litertiparon. Detalojn vidu en la TTT-pagharo de FEL

Se ankau tio ne eblas au ne funkcias sur via sistemo, vi povas provi elturnighi per t.n. Latina-3 litertiparo. Ankau pri tio vidu samloke . En tiu kazo tamen, vi devos provi diveni kiuj chapelitaj literoj kashighas malantau la kvadratetoj en tiu chi pagharo...