ĜENERALAJ INFORMOJ


La Esperantista Brusela Grupo, fondita en 1907, havas nuntempe iom malpli ol cent kotizantajn membrojn. Ĝi organizas kursojn je du niveloj (komencantoj kaj progresintoj) kaj ĉiusemajnajn klub-kunvenojn kun informa, kleriga au distra enhavo; krome, pro sia situo en la ĉefurbo de Belgio kaj de Eŭropo, ĝi foje organizas tutlandajn aranĝojn kaj klopodas kunhelpi en la inform-agado ĉe la eŭropaj institucioj.

Klub-kunvenoj okazas en la kunvenejo de la oficistoj de la Eŭropa Komisiono, str. Van Maerlant 2, en la "eŭropa kvartalo" de Bruselo (vidu pli malgrandan pli grandan planon), je piedira distanco de metro-stacio Maelbeek kaj de la Schuman-stacidomo, ĉiun merkredon ekster la feria sezono, inter la 18:30 kaj la 20a horo. Vizitantoj estas ĉiam bonvenaj, sed ĉar ĝi estas konstruaĵo de la Eŭropa
Kursoj, gvidataj de S-ino Françoise Balza kaj Dro Charles Lebaigue, okazas samtage kaj samloke inter la 18h30a kaj la 20h00a.

Korespond-adreso : ĉe la prezidanto au la vic-prezidanto. NE provu skribi al la kunvenejo!
Telefono : (02)358.42.14
Aliĝu pagante kotizon al la poŝta konto 000-0123048-52 de la Grupo.